Kitakujo:Idearo
El Kitakujo
Redakto de 18:24, 23. Jan 2010 de WikiSysop (Diskuto | kontribuoj)
Enhavo |
Proponoj
-gam-
Mi proponas, ke la radiko -gam- (en ekz. na-gama "veni") havu en la Gvodeka grupo kaj apudaj dialektoj la signifon "iri", kiel ĝia etimo en la Sanskrito. Krome malaperu tiam la radiko -gej-. Por "veni" estu tiam na-bej-gáma, laŭ slavaj modeloj, ekz. suprasorabe přińć (de hić). Kore --WikiSysop 18:24, 23. Jan 2010 (UTC)
tl kaj dl
Mi proponas, ke la konsonanto tl fariĝu dialekte kaj en kelkaj parencaj lingvoj io alia, nome
- t kaj d (en Ĝiga)
- l kaj ĺ (en Njaka)
- tVl kaj dVl (en dialektoj)
- kl kaj gl (en dialektoj, laŭ litova kaj latva modeloj)
- tr kaj dr (en dialektoj): Tiam estiĝu el la vorto Tlustulimu la formo Truśturu-mi, kie eĉ la genromorfemo ŝoviĝu antaŭ la etigan.
Kore --WikiSysop 18:24, 23. Jan 2010 (UTC)
kv kaj gv
Mi proponas, ke la labiovelaroj kv kaj gv ŝanĝiĝu en iu lingvo al diversaj konsonantoj depende de la sekva vokalo. Ĉiu tiu ŝanĝo similas al la Greka lingvo. Krome la triopo k, p, t fariĝu kh, ph kaj th, por reteni la distingon.
- t (antaŭ e kaj i)
- p (antaŭ o kaj u)
- k (antaŭ a)
Kore --WikiSysop 18:24, 23. Jan 2010 (UTC)