Propra alfabeto
El Kitakujo
Enkonduko / Enbrúŋeni
Atentu, ke la Kitaka ankaŭ havas propran skribon, jene teksteton en ĝi: Latin-litere: Ka tu teképa natóka tla kitákan kélin? "Ĉu vi povas paroli la Kitakan lingvon?"
Elementoj / Élmori
La literoj konsistas el elementoj.
La cirklo [ruĝa] ĉe la vokaloj nomiĝas róu "buŝo", kaj rondas kiel buŝo, se oni prononcas vokalon kiel o. La anguleto [verda] ĉe la vokaloj nomiĝas gáŋo "lango", ĉar la langa pozicio en la buŝo distingas la vokalojn.
Voĉa dentalo, de | |
Senvoĉa velaro, ka | |
Voĉa labialo kaj nazalo, em | |
Voĉa labialo-dentalo kaj frikativo, ve | |
Voĉa dentalo kaj glitalo, el | |
Senvoĉa afrikato kaj dentalo, ce |
La horizontala strio [ruĝa] ĉe la konsonantoj nomiĝas álupu "lango", ĉar la formo kaj pozicio gravas por la distingo de la konsonantoj. La "oveto" [blua] ĉe la voĉaj konsonantoj nomiĝas ipóso "gorĝo", ĉar tie la gorĝo voĉigas la konsonanton. La angulaĵo maldekstre de la litero montras la konsonantan klason; ĉe labialoj rondas supre kiel la lipoj [malhel-verda]; ĉe dentaloj ĝi pintas kiel la dentoj [hel-verda]. La anguleto [viol-kolora] super la baza linio uzata ĉe velaroj nomiĝas kôgaju "palato", ĉar ĉe tiaj konsonantoj la lango alproksimiĝas al la palato. La nazo-simila angulaĵo [oranĝa] super la baza linio nomiĝas múju "nazo", ĉar la nazo helpas prononci tiajn konsonantojn. La streketo kun cirkleto [bruna] metita sur la maldekstran "distingilon" nomiĝas kvármi "diagonala trabo" kaj montras, ke la koncerna konsonanto estas frikativo. Glitaj konsonantoj ondigas la "langon" [ruĝa]. Afrikatoj havas sub la "lango" malgrandan "vosteton" [siringo-koloran].