Verbo
El Kitakujo
La verboj apartenas al la plej kompleksaj vortoj en la Kitaka.
Ĉiu-verbaj elementoj / kul-gèra-sónari élmori
a) Tempoj / váktiri
Ili funkcias kiel la ekvivalentoj en la Svahila, Ŝona, Kinjarvanda, Ksosa kaj aliaj lingvoj. La prefiksoj evoluis el la skemoj de kvar klasoj, montritaj ĉi tie per romiaj ciferoj en vostaj krampoj. La tria klaso ne havas posteulojn, ĉar ĝi estis la sola klaso havanta finaĵojn.
Prefikso | Senco | Funkcio | Etimo | Kit. nomo |
---|---|---|---|---|
nu- {IV} | nun -as | punktalo | Ger.: nun, Lat.: nunc, Isl.: nú | nu-vákti |
te- (Var.: tė-, tej-, tėj-) {I} | -as | prezenco | Fin.: tehdä & Hung.: tenni "fari" | te-vákti |
la- #1 {II+IV} | -is | preterito | Rus.: -ла [la]; Mong.: -лаа [lâ]; Ĉi.: le | la-vákti |
sje- #2 {I+II} | -os | futuro | Lit.: -siu, -si; Vj.: se | sje-vákti |
voj- #3 | PraKit.: vol; k-u Rum.: voi "mi volas" | voj-vákti | ||
mo- {IV} | Ind.: mau "voli; deziri" | mo-vákti |
- #1: Regione ekzistas variaĵoj, nome -l kaj le, uzataj jene:
Mu temákal ískon. "Mi manĝis ion."; Ému le vao lésuku. "Li eniĝis arbaron." En la suda meza Kitaka restis parte la uzo de la malnova Kitaka, kiel ekz. telístua "sidis"
- #2: Regione ekzistas variaĵoj, nome -s kaj seu, uzataj jene:
lo tekátimas máson "ili tranĉos viandon"; Ému séu temáka kéksun. "Li manĝos kekson." En la suda meza Kitaka restis parte la uzo de la malnova Kitaka, kiel ekz. tesjístua "sidos"
- #3: Do ĝi estiĝis per tiel nomata gramatikigo el memstara radiko.
RIM: Por esprimi tiel nomatajn kunmetatajn tempojn simple kombinu unu el la supra tabelo kun konvena sufikso el la aspektoj. Tio eblas ĉe aktivaj kaj pasivaj verboj! La sekvojn vidu jene!