Prononco
El Kitakujo
(→Konsonantoj) |
E (2 versioj: Enhavaj paĝoj) |
Nuna versio ekde 16:19, 24. Jan 2010
Enhavo |
Vokaloj
En la unua tonemo (tre ofta) la vokaloj ĉiam mallongas. En la dua tonemo (malofta) la vokaloj estas tre longaj.
La kvin vokaloj a, e, i, o kaj u estu same klare prononcataj kiel en Esperanto, Pola, Kvenja kaj kelkaj aliaj lingvoj.
En la unua tonemo la longeco similas al tiu en Esperanto, do mezlonga.
En la dua tonemo la longeco similas al la Sindarina lingvo, do tre longa.
Diftongoj
La Kitaka havas la jenajn diftongojn: aj, ej, oj, uj; aw, ew, iw, ow; ea, ia, oa, ua; ie; ao, eo, io, uo. La unua kvaropo plej facile prononceblas, ĉar ili estas identaj kun la Esperantaj. La kvaropo je -w estu prononcata kvazaŭ ĝi finus je ŭ.
En la Kitaka lingvo estas tri grupoj, nome falantaj, glitaj kaj malfalantaj diftongoj.
Kitaka | Esperanto | Aliaj | Komento | Ekzemploj | Sencoj |
---|---|---|---|---|---|
aj | aj | Ger.: ei, ai, It./Lit./Ltv./Fin./Malaj./TokP./Pat./Ar./Ĉi./Kvn./Snd./Tam.: ai,
Ceb./Tlg.: ay, Rus.: ай |
bajtu | ŝanĝo,
interŝanĝo |
|
ej | ej | Fin./Ndl./Afr./Nor./Isl./Mn.A.Ger./Mez.A.Ger./Lit./Ltv.: ei, Pat./Tlg.: ey,
Rus.: ей, эй, Mong.: эй |
lejpi | pano | |
oj | oj | It./Ltv./Fin./TokP./Kvn./Malaj.: oi, Ger.: eu, oi, Tlg.: oy, Rus.: ой | voj'u | butero | |
uj | uj | Ger./Lit./Ltv./Kant./Kvn./Snd.: ui, Tlg.: uy, Rus.: уй | tujpo | bato | |
aw | aŭ | Ger./Lit./Ltv./Fin./Est./TokP./Ar./Tam./Kvn./Snd.: au,
Kim./Sor./Tlg.: aw, Angl.: ou, ow, Malag./Ĉi./Kant.: ao |
dawto | urso | |
ew | eŭ | Fin./Est./Kvn./Pl.: eu, Tlg.: ew, Mn.Gr.: ευ | na-ćewta | admiri | |
iw | - | Gt./Mn.A.Ger./Fin./Kant.: iu, Tlg.: Iw; (Kvn.: iu) | na-giwta | verŝi | |
ow | oŭ | Fin./Ĉi./Kant.: ou | nowsu | inteligenteco | |
ea | - | Mn.Angl./Sam./Kmer.: ea | seana | maljuna | |
ia | - | Kmer.: ia, Mong.: иа | niatu | intenco | |
oa | - | Fr.: oi, oy, Sam./Kmer.: oa | koano | mano | |
ua | - | Kmer.: ua, Mong.: уа | kuapu | oscedo | |
ie | - | It./Mez.A.Ger./Mn.Ĉeĥ./Fin./Sam./Lit./Ltv.: ie | tiema | bongusta | |
ao | - | maoni | opinio | ||
eo | - | Malag.: eo | peoso | hundo | |
io | - | Malag.: io | rioću | planedo | |
uo | - | Mn.A.Ger./Mn.Ĉeĥ./It./Lit./Fin./Sam.: uo | na-puośa | ornami; purigi |
Konsonantoj
La konsonantoj b, d, g estu voĉe prononcataj kiel en Esperanto, Baltaj, Itala kaj Slavaj lingvoj.
La konsonantoj p, t, k estu senvoĉaj kaj senaspiraciaj kiel en Esperanto, Baltaj, Itala kaj Slavaj lingvoj.
Kelkaj popoloj (Germanoj, Angloj, ...) inklinas al malfortigo de r antaŭ sekva konsonanto parte kune kun plilongigo de la vokalo. Ekz. árcu "junipero" ne fariĝu ācu!. Tia prononc-maniero ne okazu Kitake, eĉ se la inklino estas sufiĉe forta. Krome r ne malaperu je la fino de vortoj, kiel kelkaj popoloj emus prononci ĝin. Ekz. ántar "inter" ne fariĝu ánta aŭ ántā! Do r estu prononcata kiel en la Slavaj, Baltaj, Hispana, Itala kaj Esperanto.
S ĉiam restu senvoĉa kaj neniam fariĝu voĉa kiel z. (Inklino de germanoj kaj aliaj). Ĝi ankaŭ ne fariĝu ŝ antaŭ sekva konsonanto aŭ je la vortofino.
La ŝuŝaj konsonantoj s, z, ś, ź estas distingataj tiel intense kiel en Esperanto kaj la Baltaj resp. Slavaj lingvoj.
La sekvoj tj, dj, nj, lj, rj, sj (tre maloftaj) estas prononcataj kvazaŭ ili estus unuliteraj. Ili neniam aperas je la fino de vorto kaj je la komenco ilin nur povas antaŭiri s (ne antaŭ sj [s jam ĉeestas] kaj dj [s simple ne prononceblus tie]). Tj kaj dj ĉiam devas esti bone distingataj disde ć kaj dź. Sj ne miksiĝu kun ś aŭ tro alproksimiĝu al tio. Nj ĉiam devas esti bone distingata disde ŋ.
Literoj | Ekzemploj | Sencoj | Komentoj |
---|---|---|---|
tj | tjédah | nun | |
na-tjéka | esti (helpverbe) | ||
tjúvi | hajlo | ||
dj | dja | jen | |
na-djáma | aŭdaci | ||
djódu | pelto | ||
nj | nja | al | |
njáka | pigra | ||
na-njákara | suferi | ||
lj | na-ljúla | mensogi | Hungara: ly, Portugala: lh |
ljútu | ŝtrumpo | ||
rj | rjúmo | kurento | |
-erjo | -isto | ||
sj | na-plínsja | danci | |
na-láwsja | malligi; malnodi; malplekti; (fig.) senigi | ||
sjétnu | vidvo |
F kaj v estas labio-dentalaj konsonantoj, parolendaj inter supra dentaro kaj malsupra lipo, kiel en multaj eŭropaj, sed ankaŭ en aziaj lingvoj. Ili egalas krome al la Esperantaj sonoj. V ne estu miksita kun w, ĉar tiu lasta egalas al Esperanta ŭ.
La nazalo ŋ estas prononcata kiel la sekvo ng en kelkaj lingvoj, nome la Germana, Angla, Svahila. Ĝi povas aperi ankaŭ je la komenco de iu vorto resp. radiko, ekz. ŋa "mi", na-ŋága "rodi", ŋákru "neĝo".
Distingo inter v kaj w
La Kitaka distingas inter la sekvoj kv, gv kaj kw resp. gw. Tia distingo iom malfacile fareblas, sed per ekzercado tio certe funkcios.
gv, kv | senco | gw, kw | senco |
---|---|---|---|
na-gvára | babili | ||
gváwtu | modo (gram.) | ||
na-gvéna | envii | ||
gvésa | ruza | ||
-kva | kaj | ||
kwajs | naŭ | ||
na-kváma | decidi | ||
kváni | virino | kwáni | ĉapo |
na-kwánza | komenci | ||
kvápo | rano | ||
kvármi | diagonala trabo | ||
kváro | figuro (korpo) | ||
kváwo | maniero (LV: kielo) | ||
kve | kiu | -kwe | iama, eksa |
na-kwéjla | kaŝiĝi | ||
kvélto | kadavro | ||
kwénso | baleno | ||
kwési | naŭopo | ||
kwétu | hejmo |
Sed v kaj w ankaŭ distingendas post aliaj konsonantoj, kiel ekz. s; na-kásva "kreski", -áswu "-arbo".
V-u ankaŭ
- Alfabeto
- Laŭlingva tabelo de diftongoj
- Ne ekzistantaj sonoj anstataŭendaj / Nem bújtari búnjiri ilóke-edvari
- Ekvivalentaj literoj / sémtari bóciri
- Eblaj son-sekvoj / átvari bùnji-sójori
- Propra alfabeto / óma bócolo
- Alternativaj alfabetoj / kítemari bócolori
- Literoj uzataj dialekte / bóciri biwéptari rázdupi
- Frazo-signoj / Tókomari sémnori
- Prononco