Kitakujo 

Vi estas en: Starto > lingvoj > "miaj lingvoj" > Kitaka > Historieto de la insulo

Jen la historieto de la insulo

Reen al la antaŭa paĝo

Vi trovos la tuton parte en libreto ankoraŭ farenda. Mi ĝis nun nur scias, ke ĝi estos iom utopia, sed ne milit-ista. La rakonto-tempo estas la jaro 2202.


Do ĉio komencis antaŭ du jarcentoj [do 2002], kiam Ujtu Dvoku inventis la lingvon, loĝanta kiel unusola pretervivanto de ŝip-pereo sur la insulo "Katvori". Li ankaŭ donis al la insulo la nunan nomon, sed intertempe ne plu konatas, kion signifas ĉi tiu nomo.

Pro sia familia situacio li scipovis kvin lingvojn denaske, nome finnan, iomete estonan, keĉuan, svahilan kaj germanan (platdiĉan dialekton parte). Krome li ege ŝatis lingvo-sciencon pri multaj malsamaj lingvoj kaj pro tio estis lerninta ankoraŭ pliajn lingvojn, nome kazaĥan, rusan, polan, litovan, iomete latvan kaj hungaran. Li provis lerni la mongolan, ĉinan, vjetnaman, japanan kaj korean lingvojn, sed ne tre sukcesis.

Ujtu havis sur la insulo pro iom stranga hazardo dek edzinojn kun malsamaj lingvoj tre komplikaj. Pro tio li decidis inventi insulan interlingvon, konsistanta el la elementoj de tre diversaj lingvoj. Unue li volis fari fleksian lingvon, sed tre baldaŭ rezignis pri tio, ĉar li konstatis, ke ĝi tro similus al la hindeŭropaj lingvoj. Ujtu ja volis eviti troan similecon de la lingvo kun iu al li konata. Do li enmetis la ideon de multaj kazoj el la finno-ugraj, kiujn li scipovis. La regulecon de la kazoj li prenis el la keĉua; unu finaĵo estas eĉ el ĝi, nome -pi.

Per iom stranga truko li sukcesis instrui la lingvon al la plej multaj belaj kaj junaj virinoj, ĉar pro siaj teknikaj kapabloj li akiris altan prestiĝon inter la praloĝantoj. Krome li trovis kelkajn trajtojn ĉe ties lingvoj.

Kun ĉiuj edzinoj li havis averaĝe sep infanojn, kiuj tre volonte lernis lian lingvon, ĉar ili ne tre ŝatis la lingvan ĥaoson de la aliaj plenkreskuloj.

Kaj Ujtu havis bonŝancon, ke post dek du jaroj kaj tri monatoj denove akcidentis ŝipo ĉe la marbordo de la insulo ĉe la nordorienta parto tuj apud la rivereto "Rúda sùvo". (signifas: ruĝa akvo /kaŭzata de la ruĝa tero en la montaro, de kie ĝi venas.) Tiun okazaĵon pretervivis unu guarani-parolanta doktoro el Paragvajo, sep divers-lingvaj loĝantoj de Sudameriko, ses Afrikanoj, tri Azianoj, ok Indonezianoj kaj unu Irlandano.

La pretervivantoj kunportis kelkajn teknikajn aferojn, eĉ malgrandan komputilon. Komence ne eblis uzi ĝin, ĉar sur la insulo ne ekzistis kurentejo produktanta la necesan energion. Sed post nur duona jaro la nove alvenintoj kaj Ujtu sukcesis solvi la problemon, tiel ke eĉ eblis lumigi la ĉambrojn sur la tuta insulo per memfaritaj lampetoj.

El la lingvoj de la malfruvenintoj li transprenis nur malmulton, ekz. el la irlanda estas la prepozicio gu, kiu tradukeblas per "al" kaj ankaŭ uzatas kiel prefiksoido. De la Indonezianoj kaj la propraj edzinoj venis la ideo distingi ĉe la unua persono plurala inter inkluda kaj ekskluda. Krome Ujtu posedis malnovan libreton pri Kreolaj kaj Piĝinaj lingvoj. El ĝi li uzis kelkajn ideojn, kaŭzante ke nun ekzistas la vorteto giw en la senco de la prepozicio "al", se temas pri transdono aŭ aĉeto de iu aĵo por alia persono.

Per helpo de la komputileto li povis eldoni gramatikon kaj vortareton de la lingvo, kiun li nomis "Kitaka". La lingvo post la eldono de unuaj presliteraj tekstoj tre rapide venkis super la aliulajn sed ne tuj la praloĝantajn.

Sed iun malbonan tagon [2033], laŭ Ujtu, alvenis kelkaj pirataj maliculoj ĉe la sudokcidenta marbordo de la insulo. Komence ŝajnis, ke ili venkus, sed finfine la insulanoj kaj preterakcidentuloj sukcesis post dek du semajnoj forpeli la ganovojn al la rando de la insulo, en regionon, kie preskaŭ neniu antaŭe vivis. Bedaŭrinde dum la bataloj mortis la plej aĝa filo de Ujtu, nomita Okurajćku, aĝanta nur tridek jarojn kaj du komo kvin monatojn ĉe la alveno de la ganovoj. Lia mortejo kaj posta tombejo fariĝis la kerno de la ĉefurbo Dviki.

Krome la Kitakanoj decidis konstrui muron ĉe la limo al Kropuujo, kie restis la maliculoj privenkitaj. Oni fondis dum kvindek sekvaj jaroj multajn novajn urbetojn, nome Dzowku, Kirati, Źivowdu kaj Tivadi. Dum tiu tempo iom post iom estiĝis dialektoj kaj eĉ idoj de la kitaka lingvo. La diferencoj estas tre malsamaj. La Dzitaka kiel okcidenta ido de la kitaka lingvo tre forte diferencas de la ceteraj, kiuj restis tre similaj inter si.

Post la venko super la Kropuanoj oni sukcesis ligi kontaktojn al la sudorientaj najbaroj, nome la Doruganoj kaj la Gratikoj. Tiuj kontaktoj ekde tiam ĉiam estis tre amikaj. Do la Doruganoj eĉ fondis propran ŝtaton laŭ la kitaka modelo. Dum dudek jaroj ili ricevis helpon ĉe la reguligo de sia lingvo, ĉar ili antaŭe eĉ ne havis skribon kaj normon. Ili transprenis kitakajn vortojn, ekz. por teknikaĵoj. Ankaŭ la Gratikoj transprenis vortojn de la Kitakanoj, ekz. por la numeraloj de ok ĝis dek, ĉar ili antaŭe nur povis nombri ĝis sep, en kelkaj dialektoj eĉ nur ĝis kvin aŭ kvar. En kitakaj universitatoj eklernis ankaŭ Doruganoj kaj Gratikoj, kvankam por ili la kitaka estis tute fremda.

Kitakujo sukcesis kun helpo de Dorugujo kaj Gratikujo persvadi Kropuujon al kontrakto pri neŭtra najbareco kaj neatako. Bedaŭrinde Kropuujo provis eliĝi el ĉi tiu kontrakto, suferigante la limajn regionojn de Kitakujo per stulta, sensenca milito. Bonaŝance ili pro la forta kontraŭstaro de ĉiuj aliaj landoj ne povis venki kaj eĉ devis rezigni pri kelkaj enmontaraj regionoj, kiuj fariĝis kitakaj.

La Gvajoma insulogrupo sude de Katvori fariĝis neŭtra teritorio pro sia miksa loĝantaro konsistanta el kvin lingvo-grupoj. Sed montriĝis post du dek jaroj, ke ne eblas ekzisti sen amika rilato al Kitakujo, Dorugujo kaj Gratikujo. Do estiĝis propono fari novajn strukturojn tie, kiuj ebligu al ĉiu lingvo-grupo kunekzisti kun la ceteraj. La administra sistemo estas ekde tiam iom komplika, ĉar oni devas scii kelkajn lingvojn, sed tio tre bone funkcias malgraŭ la separatismo de malmultaj Kropuanoj, kiuj ŝatis aliĝon al Kropuujo.

En la aĝo de naŭdek ok jaroj subite mortis Ujtu pro pulmito. Liaj infanoj, kiuj intertempe mem fariĝis geavoj trans-prenis lian taskon de pluevoluado de la kitaka kaj ĝiaj parencoj. Post pliaj dek jaroj preskaŭ nur ankoraŭ ekzistis la praloĝantaj lingvoj en kamparanaj regionoj. Sed tiuj lingvoj influis la kitakajn dialektojn.

Nun denove kelkaj Kropuanoj provis ataki Kitakujon, sed denove ili malvenkis pro la amika helpo de Dorugujo kaj Gratikujo. Oni kondamnis ilin al forlaso de Katvori, do ili devis serĉi novan loĝejon.

Kaj nun jam de longa tempo ne plu ribelas iu kontraŭ la pac-amaj kaj pacemaj Kitakanoj.

Ili estas la plej multenombra popolo sur la insulo Katvori, sed ili provas eviti eluzi tion.

Eĉ la rilatoj al Kropuujo intertempe tre stabiliĝis, se ne diri pliboniĝis. Kiel interlingvo du dek jarojn post la morto de Ujtu oni akceptis Esperanton, ĉar oni esploris la kitakan, konstatante ke ĝi fariĝis malgraŭ evitemo tre komplika kiel ĉiu nacia lingvo.


aktualisiert am 18.05.2005

© René Philipp,

Nach oben