Kitakujo 

Vi estas en: Starto > lingvoj > "miaj lingvoj" > Kitaka

Pri la Kitaka lingvo

Reen al la antaŭa paĝo

Ĉi tie vi trovos ĉiujn informojn pri la kitaka lingvo, kiu estas unu el la plej novaj de la mondo. Sed mi tute ne celas apliki ĝin kiel iu nova internacia lingvo, ĉar ĝi ne taŭgas por tio. Unu kialo estas laŭ mia lingvo-sento la komplikeco de ĝia gramatiko kaj iom strangaj trajtoj.


La kitaka lingvo estiĝis dum kelkaj jaroj helpe de komputilo, interretaj informoj pri diversaj lingvoj kaj multaj prilingvaj libroj. Malofte io devis esti ŝanĝita pro netaŭgo dum uzo. Iom post iom pligrandiĝis la leksiko kaj plikompletiĝis la gramatiko.

Jene la plej gravaj trajtoj:

Ĉi tie intence mankas ligoj al doc-dosieroj kaj html, faritaj per Word. Ĉar Word generas "monstrajn" .html-dosierojn, mi metas ligilon al versio konvertita iom post iom per "Phase 5". Kaj jen versio pakita en zip-formato.

La etimo de la vortoj jene troviĝas. Kaj ankaŭ zip-pakite.


Do jene kelkaj frazoj en la Kitaka:

Kitaka (eblas aŭdi la frazojn) sono Esperanto Germane
Hevan dinon! Bonan tagon! Guten Tag!
Kvaw tu tegéjta? Kiel vi fartas? Wie geht's dir?
Mu tegéjta oće hevaw. Mi fartas tre bone. Mir geht's sehr gut.
Kvílanket tu te'sa? De kie vi estas? Woher bist du?
Mu te'sa Rostoko-ket. Mi estas el Rostoko. Ich bin aus Rostock.
Kvaw tu tenámetja?
Kvaw tu tenámikta?
Kiel vi nomiĝas? Wie heißt du?
Mu tenámetja Paolo. Va tu? Mi nomiĝas Paŭlo. Kaj vi? Ich heiße Paul. Und du?
Mu tenámetja Udo. Mi nomiĝas Udo. Ich heiße Udo.
Do njomáto! Ĝis revido. Auf Wiedersehen.

Vi eble cerbumas, kie estas parolata tia lingvo. Nun, ĝi nur ekzistas en mia fantazio kaj en iu fantazia lando sur la fantazia insulo "Katvori".


Intertempe mi eksperimentis kun kelkaj programoj sinsekve por fari tekstajn (t.e. .doc) versiojn de la vortaroj kiel antaŭŝtupo de la pdf-genero. Sed ne eblis fari ĝis antaŭ la 8a de januaro 2002 ilin kun legosignoj. Mi uzis jenan iom nekutiman sekvon:

Dum la eksperimentado mi konstatis, ke la kvalito tre dependas de la uzita virtuala printilo. Krome la metodo estas tro malefektiva kaj daŭra.


Kaj last-jare (2003) mi transformis la vortaron de .dbf-a al Access-a formato, ĉar tiu subtenas "Unicod"on. Kaj mi cerbumas, kiel produkti el ĝi vortarojn en diversaj formatoj.

Mi ankoraŭ serŝas eblecon por transformi .html-dosieron (kun ĉiuj uzitaj formatoj), faritan per programo el la Office2000-pakaĵo. Ĉu vi konas programeton, kiu forigas ĉiujn superfluajn kodojn (kiel neuzitajn formatojn) de Office2000 el .html? Se jes, bonvolu informi min retpoŝte, precipe se la programeto eksportas la formatajn difinojn al .css-dosiero!

Finfine (15.5.2003) mi sukcesis konverti la plej gravajn partojn el la doc-versia gramatiko en .html-versiojn, kiuj ne estas tiel "monstraj" kiel tiuj faritaj per Word. Jen la komenco.


La traduko de indiana saĝaĵo: "Amáni nem teésa tik tla préto kríguni, nem tla váktumo ántarsaj ek kríguri - amáni teésa máŋaw mas. Amáni teésa tla ćánjo gúmani éltoni. Amáni teésa temúber, joŋkúber naj teténda ádilaw va ántarsaj kúleri cuójnari gúmori va kúleri kézmori teválda ádileśo." [esperanto: "Paco ne estas nur la kontraŭo de milito, ne nur la periodo inter du militoj. - Paco estas multe pli. Paco estas la leĝo de homa vivo. Paco estas tiam, kiam ni agas juste kaj kiam inter ĉiuj unuopaj homoj kaj ĉiuj popoloj regas justeco."] Vidu ankaŭ sub http://www.peaceposter.de.


aktualigita je 18.05.2005


Se vi rimarkas, ke jam sufiĉe longe ne plu okazis aktualigo (v-u daton), bonvolu retpoŝti al mi.

© René Philipp,

Nach oben