Kitakujo 

Antaŭparolo

Jen vi havas la unuan gramatiketon kaj vortaron de la Kitaka lingvo. Ĝi estiĝis dum sufiĉe longa tempo el tre diversaj lingvaj fontoj de kelkaj lingvofamilioj, ekz. hindeŭropa, urala, tjurka, anda, ĉintibeta k.a. Eĉ uziĝis inventitaj lingvoj, ekz. la klingona. Krome la lingvo enhavas kelkajn elpensitajn vortojn.

Mi ne volas, nek povas aserti, ke ĝi jam estus preta, ĉar lingvo ĝenerale neniam pretiĝas. La ideo pri tiu lingvo iom post iom estiĝis. Kvankam iuj povus imagi, ke plia lingvo eĉ superfluus, mi estigis kaj pluevoluigos ĝin. Mi akceptas helpon. Do kontaktu min per tlustulimu@web.de!

La Kitaka lingvo transprenis trajtojn de diversaj fonto-lingvoj. Se vi konas iun trajton en alia lingvo, kiu laŭ vi ŝajnas taŭga por la Kitaka, bonvolu informi min retpoŝte laŭeble per aldona .pdf-dosiero aŭ .doc-dosiero (Mi komprenas Esperanton, germanan, iom anglan, iomete la du sorabajn lingvojn, kaj malpli bonete la polan kaj tre malbone rusan lingvojn. Kaj vi povus eĉ provi ĉi tiun lingvon).

En la listo pri la afiksoj ordigitaj laŭ Esperanto nur enestas afiksoj. Do, se iu afikso Kitaklingva ne havas afiksan ekvivalenton en Esperanto, ĝi ne aperos tie. Sed ĝi aperos en aparta ĉapitro.

Kaj krome la lingvo havas duan nomon: Kiréna laŭ mia antaŭnomo René (esp-e: Reneo).

En la jaro 2002 mi enkondukis tiel nomatajn kolor-kodojn, uzatajn en diversaj ĉapitroj. Se mankas aparta mencio pri la senco, tiam tuj validas la ĝenerala skemo.

La 29an kaj 30an de julio 2005 mi anstataŭigis la malrapideman javaskriptan navigejon per css-formata, kiu ne nur pli rapidas, sed ankaŭ taŭgas por interretaj serĉiloj kaj negrafikaj foliumiloj.

Multe da amuzo dum tralego de ĉi tiu libreto! :-)

René Philipp

Neustrelitz, la 2.7.2016

Pri teknikaj problemoj

Pìreváći

Dja kámi tehéma tla ójnenśen kèliberáśton va sónolon kitákani kélini. Émo laésetja bérti hájpaw dólga vákti ísot gaj dórśari kélari isókori ot bázari kèli-sájmiri, lízaw dźja-hindewropa, dźjo-urala, dźja-turka, dźja-anda, dźja-ćintibeta v.k. Méve lawéptewa utéktari kéliri, lízaw tla kikliŋona. Ísrew tla kéli teenhéma bázarin utéktarin sónorin.

Mu nem maw, néte tejámp-képa, da émo jaw vurója, énkos kéli sómaw nisúber terójetja. Tla bími ómpe téme kéli ískitom pási ískitom laésetja. Suj ískeri vuképa namukmáta, da mása kéli méve vuùpreśúra, mu laésintja va sójve sjesójvoma émon. Mu tepôka nátmun. Doŋ kontáktaj mun tlustulimu@web.de-pe.

Tla kitáka kéli lapèrnetáka jédzirin bázariket isóko-kéliriket. Ípe kámi tekenála ísken jédzin énsaj kíta kéli, jóŋke loŋ kámi tesíha déhhta sve tla Kitáka, kow-hábra mun wàŋopóstaw ípe teátva diŋ gudána .pdf-dáti lip .doc-dáti. (Mu tepaníma kiEsperanton, kidújćan, lit kiiŋran, lit ek kisórbarin kélirin, sićhévimaw kilénkan va óće anhévaw kirúsan kélirin. Va kámi vuképa nanjúsa témen kélin.)

Énsaj tla lísti ómpe tla gubánduri bilpáŋari loŋ Esperanto tik teenésa gubánduri. Doŋ, ípe gubándu Kitak-tíla nem tehéma sémtin énsaj Esperanto, émo nem sjezópta témilan. Tar émo sjezópta énsaj véća búkelmo.

Va ísrew tla kéli tehéma ékenśen námin: Kiréna loŋ mútap pìrenámi René (Kit.: Rénu, Esp-o: Reneo).

Éni tla gódi 2002 mu laenbrúŋa témaw binámarin sivèti-kódorin, biwéptarin énsaj dórśari búkelmori. Véća nópru ómpe tla tólku tefápamjon, tvaw tevalída tla sóma skémo.

Je 29enśe va 30enśe poŋ-kúvoni 2005enśepi gódipi mu lailókeintja tla anrípajpan javaskriptan navigajkon diŋ css-formata, jóŋke nem tik temasrípa, tar áte tedéhhta sve àntarwáŋari zárcelori va nemrájbari plátamelori.

Máŋaw dágloso bérti derćíteni témeni búkimuni! :-)

Bilnjobíru Àdvodóstu

Newśtrelcu, tla 2.7.2016

Ómpe róksari ámpiri

 

Al la alfabeto (unua ĉapitro)
© René Philipp - Bilnjobíru Àdvodóstu,