Tiaj sufiksoj ekzistas laŭ la guarania lingvo.
Nur estas du tiaj, nome:
sufikso | senco | etimo | etimo-ekzemplo | laŭvorte | senco |
---|---|---|---|---|---|
-kwe | iama, eksa | Gua.: -kue/-ngue | che rembirekokue | mia edzino-eksa | mia eks-edzino |
-raŋ | estonta | Gua.: -rã | che rembirekorã | mia edzino-onta | mia fianĉino |
Ili sekvas post ĉiuj aliaj sufiksoj, ekz.: peóso-kwe "eksa hundo", Ému lagáśa sáwan peóson-kwe. "Li vizitis sian eks-hundon (nome sur tombejo)." Kaj ankaŭ gravas la pozicio en la frazo. Do jene: Ému lagáśa sáwan-kwe peóson. "Li vizitis eks-sian hundon".(iam sia hundo, nun de iu alia persono).
Krome ili estas kombineblaj por esprimi, ke iu intencaĵo ne okazis. [Laŭ "Guarani für Paraguay Wort für Wort", paĝo 24], ekz.: mútap njásiraŋkwe "mia eksfianĉino" (LV: mia edzino-estonta-eksa) [Laŭ Gua.: che rembirekorãkue].
La gvaraniaj finaĵoj estas tre similaj al tupiaj finaĵoj -pûer; -ram [Laŭ la artikolo Tupi language, en la angla Vikipedio, en la tiea ĉapitro 'Noun tenses'].
Similaj sufiksoj ekzistas en la Gronlanda lingvo, kie tiuj eĉ varias laŭ la nombro. Por "eksa" staras tie en singularo -koq kaj en pluralo -kut. Por "estonta" staras tie en singularo -ssaq kaj en pluralo -ssat. [Laŭ "Grönländisch Wort für Wort", paĝo 158]
Al la sekva ĉapitro
30.03.2024