Kitakujo 

La sintakso de la Kitaka lingvo / Tla són-soj-fépolo kitákani kélini

Pliaj detaloj pri sintakso de substantivoj legeblas sur paĝo pri substantiva apliko kaj pri verboj je la fino de la verba paĝo.

a) Ĉefaj sinsekvoj de subjekto, objekto kaj verbo

La ĉefe uzata vortordo de la Kitaka lingvo estas la skemoj SOV kaj SVO. Pro stilaj kaj aliaj kialoj ankaŭ eblas la aliaj.

sekvo modeloj ekzemploj sencoj
SOV kiturka, kitamila, kijapana, kitibeta,
kikećua, kilátina, kiamhára, kikoréa
Mu áplon temáka. Mi pomon manĝas.
SVO Kiíŋra, kiswahila, kićina, kiindonesia,
kivjétnama, kizermána, kipránca, kiháwsa
Mu temáka áplon. Mi manĝas pomon.
VSO Kiwelśa, kihawaija, kiberbera, kiklasik-
araba, kitóŋa, kiskwamíśa
Temáka mu áplon. / Temáka-me áplon. Manĝas mi pomon.

Aliaj sinsekvoj ne tre oftas, ĉar ili ne taŭgas por la Kitaka.

RIM Ekzistas mondvaste la jenaj sekvoj: VSO, SVO, SOV, VOS, OVS, kaj OSV.

sekvo modeloj ekzemploj sencoj
OVS ki'hixkaryana', kiapalaija, kibacairia, kimakusia Áplon temáka mu. / Áplon temáka-me. Pomon manĝas mi.
OSV ki'apurinã' Áplon mu temáka. Pomon mi manĝas.
VOS kimalagasa, kitzotzila, kihouiailu-a Temáka áplon mu. Manĝas pomon mi.

RIM: Parte el: "Die Cambridge Enzyklopädie der Sprache", paĝo 98

b) Ĉefaj sinsekvoj de adjektivo, substantivo kaj rilativaj propozicioj

En la Kitaka lingvo eblas uzi ĉiujn eblajn ordojn, sed la skemoj ANR kaj RAN estas plej oftaj.

sekvo modeloj ekzemploj sencoj
NAR kithaja, kipránca, kihebrea, kiswahila rúnuri dádari jóŋkeri temáka káwkun viroj grandaj kiuj manĝas kukon
ANR kikećua, Kiíŋra, kipérsa, kirúsa dádari rúnuri jóŋkeri temáka káwkun grandaj viroj kiuj manĝas kukon
RAN kitúrka káwkun rumákari dádari rúnuri kukon manĝantaj grandaj viroj
RNA   káwkun rumákari rúnuri dádari kukon manĝantaj viroj grandaj

RIM La pliaj sekvoj ARN, NRA ankoraŭ ne estis trovitaj en iuj ajn lingvoj.

c) Ordo de substantivo kaj specifigiloj (kiel tiu; ĉiu; mia; de Jano)

sekvo modeloj ekzemploj sencoj
NS(#1) kiindonesia házu Jánu-de domo de Jano
SN(#2) kitúrka, kizérmana téme házu ĉi tiu domo
Jánu-de házu domo de Jano
Jánu-tap mámi patrino de Jano

d) Formado de demandaj frazoj

vorteto modeloj ekzemploj senco lingvoebeno
ka kiestóna, (kilénka, kilitóva) Ka tu teképa natóka kiíŋran? Ĉu vi povas paroli angle? normala
Ka kámi kiíŋran teképa(-sùra) natóka? ĝentila

Sociolekta ebleco troveblas jene.

Alilingvaj eblecoj

Mondvaste ekzistas aliaj eblecoj.

vorteto modeloj ekzemploj traduko
czy kilénka (kipóla) czy pan(i) rozumie po polsku? ĉu vi komprenas la polan?
-chu kikéćua kay wasichu ĉu tio estas domo?

e) Respondo al demandoj je kvílanku, míkilanku aŭ nánilanku "kien?"

-ku ĉe la prepozicio aŭ postpozicio koncerna
pli ekzakte per unu el la "Uralecaj" kazoj, nome -ben "en -n", -pen "sur -n" aŭ -tan "ĉe -n"
Sociolekte aldoniĝas kromaj kazoj, entute pri aldirekto - 7.
rekta almeto de la sufikso -ku al la koncerna substantivo, adjektivo aŭ pronomo

f) Respondo al demandoj je kvílanket, míkilanket au nánilanket "de kie?"

-ket ĉe la prepozicio aŭ postpozicio koncerna
pli ekzakte per unu el la "Uralecaj" kazoj, nome -bes "de en, el", -pes "de sur" aŭ -tas "de (ĉe)"
Sociolekte aldoniĝas kromaj kazoj, entute pri dedirekto - 7.
rekta almeto de la sufikso -ket al la koncerna substantivo, adjektivo aŭ pronomo

g) Respondo al demandoj je kvílan, míkilan aŭ nánilan "kie?"

-saj ĉe la prepozicio aŭ postpozicio koncerna
pli ekzakte per unu el la "Uralecaj" kazoj, nome -bep "en", -pep "sur" aŭ -tap "ĉe"
Sociolekte aldoniĝas kromaj kazoj, entute pri situo - 7.
-pi kaj -saj sen almeto al adpozicio rekte ĉe la koncerna substantivo, adjektivo aŭ pronomo

h) Negado en frazoj / némeni énsaj tókomori

Se jam aperas nea vorto en la koncerna propozicio, ne plu estas metata la vorto nem resp. maj. ekz.:

Normala maniero /

Frazo Senco Lingvoebeno
mu níson lamáta mi nenion vidis normala
ŋa níson lamáta(-sùra) ĝentila
Frazo Senco Lingvoebeno
Simplaj frazoj
Mu nem lamáka káwkun. Mi ne manĝis kukon. normala
Ŋa káwkun maj lamáka(-sùra). ĝentila
Nem mu lamáka káwkun. Ne mi manĝis kukon. normala
Maj ŋa káwkun lamáka(-sùra). ĝentila
Kompleksaj frazoj
Mu lamáka nem káwkun, tar tílkworin. Mi manĝis ne kukon, sed fragojn. normala
Ŋa maj káwkun lamáka(-sùra), tar tílkworin. ĝentila
Nem mu lámaka káwkun, tar Paolu. Ne mi manĝis kukon, sed Paŭlo. normala
Maj ŋa káwkun lamáka(-sùra), tar Paolu. ĝentila

Alilingvaj eblecoj

partikulo antaŭ la verbo rusa: не [ne], hispana: no
partikulo post la verbo germana: nicht
partikuloj antaŭ kaj post la verbo franca: je ne sais pa
speciala modo de la verbo japana: nagéru "ĵeti" > nagenai "ne ĵeti"
partikulo ĉe la komenco aŭ fino de la propozicio keĉua: mana
speciala verbo negata angla: doesn't, haven't, …
speciala helpverbo nea finna: en, et, ei "mi, ci, li ne …"; Enc.: ńe-ś

Sociolekta ebleco / sóca átveśo

En diversaj dialektaroj
na-njéśa ne -i Enc.: ńe-ś Íti tenjéśa naéta káwkun. Itino ne manĝas kukon.
kutime Íti nem teéta káwkun.
kun modalverbo(#1) Íti njéśaź temóga naéta káwkun. Itino ne ŝatas manĝi kukon.
Íti mógaź tenjéśa naéta káwkun.
kutime Íti nem temóga naéta káwkun.
Nur en la Toka-me-dialekto

Laŭ Enc.: ńe-ś ekzistas en la Samojed-a sociolekto negacio-verbo kun la transicionalaj kaj ali-pronomaj finaĵoj.

Kitake Senco Ekzemplo Senco
Singularo
njéś-me mi ne Tenjéśme namóga kiíŋrin. Mi ne ŝatas la anglan.
njéś-te ci ne Lanjéśte natóka râśtaw.(#1) Vi ne parolis ĝuste.
njéś-paj li/ŝi/ĝi ne Tenjéśpaj naláwla mójaw. Li/Ŝi ne kantas bele.
njéś-ha li/ŝi/ĝi ne Lanjéśha naláwla mójaw. Li/Ŝi ne kantis bele.
Dualo
njéś-kuj ni ambaŭ ne Tenjéśkuj namáka mísin. Ni ambaŭ ne manĝas katon.
njéś-ŋać ni ambaŭ ne Sjenjéśŋać namáka peoson. Ni ambaŭ ne manĝos hundon.
njéś-kámić vi ambau ne Lanjéśkámić nahéma áwton. Vi ambaŭ ne havis aŭton.
njéś-pajć ili ambaŭ ne Tenjéśpajć namáta mun. Ili ambaŭ ne vidas min.
njéś-hać ili ambaŭ ne Lanjéśhać namáta tin. Ili ambaŭ ne vidis vin.
Pluralo
njéś-ŋe nur ni ne Sjenjéśŋe naéta káwkokon. Ni ne manĝos kekson.
njéś-vo ni ĉiuj ne Nunjéśvo nadánsa. Ni ĉiuj nun ne dancas.
njéś-ju vi ne Tenjéśju natóka Kitákin. Vi ne parolas la Kitakan lingvon.
njéś-lo ili ne Lanjéślo naláwla mójaw. Ili ne kantis bele.
njéś-he ili ne Sjenjéśhe natóka Kirénin.(#2) Ili ne parolos la Kirenan lingvon.

En kelkaj subdialektoj okazas aldono de interŝovita vokalo, nome e post ś aŭ reguligo al la ceteraj verboj per la adjektiv-verba finaĵo -a.

njéśe-me mi ne Tenjéśeme natóka Kićínin. Mi ne parolas la ĉinan lingvon.
njéśapaj li/ŝi/ĝi ne Sjenjéśapaj naráśta Kirénin.(#1) Ili ne skribos la Kirenan lingvon.

i) Negativa demando / néma prási

Negativaj demandoj estu respondataj per apartaj partikuloj, nome tarba "sed jes" kaj bu "vere ne".

Ekzemplo de la negativa demando
prási demando ćáski respondo komentoj
Normala lingvaĵo
Ka tu nem tehéma púlin? Ĉu vi ne havas monon? Tarba. Tamen jes. se vi havas monon
Bu. Vere ne. se vi ne havas
Ĝentila lingvaĵo
Ka kámi maj púlin tehéma(-sùra)? Ĉu vi ne havas monon? Tarba. Tamen jes. se vi havas monon
Bu. Vere ne. se vi ne havas

Al la sekva ĉapitro
© René Philipp - Bilnjobíru Àdvodóstu, 30.06.2017