Kitakujo 

><

Deveno de la vortoj / Otgámeni sónorini

c) Transformo de hetita verbo-sufikso al Kitaka -uwan

La bazo estas la sufikso-variaĵo "-wan", kiu estis uzita kune kun verbo-formoj, kiujn oni povus apudmeti al unu el la jenaj tri verboj:

  1. ta- "preni" 'nehmen'
  2. tai-/te-/ta-/tiya- "meti" 'setzen, stellen, legen'
  3. tiya- "aliri, ?" 'hintreten, sich stellen'

La funkcio estis esprimi specifan variaĵon de futuro.

Laŭ ĉi tiu libro parencas la sufikso „-wan“ (por supino II) kun „-wən“ en la avesta, ekz. „rōiϑwən“ 'sich zu vermengen', kun „-μεν [-men]“ en la greka, ekz. „δόμεν [dómen]“ 'zu geben' kaj kun „-van“ en la sanskrita, ekz. „adh-van“ 'auf dem Wege'. Tio estis senfinaĵaj lokativoj. [p. 133]

Parencas al ĉi tiu sufikso la iomete pli longa sufikso „-wantsi“ resp. „-mantsi“ (por supino I), ekz. en „aswantsi“ 'um sich zu setzen', „tarnumantsi“ 'um zurückzulassen', kiu estis lokativo kun la finaĵo „-i“ kaj interŝovita „t“ - hetite „ts“ pro „i“.

En la libro "Hethitisches Elementarbuch", paĝo 143 nur menciatas la dua kaj tria helpverboj.

Alia vorto kun tiu sufikso estas „wassuwan“ (ankaŭ „waswan“), kiu estas la bazo por la Kitaka formo, ĉar jam transpreniĝis ties radiko was- en la infinitivo na-wása "vesti".

Taŭgaj helpverboj en la Kitaka estus:

  1. na-déta "meti" (ĝi verŝajne parencas kun la numero 2 supre)
  2. na-ésa "esti" (ĝi jam estas helpverbe uzata, precipe en la okcidentaj dialektoj)
táb-uwan tedéta lo ili estas vojaĝontaj [VvS]
Paj tedéta dár-uwan háge áwton. Li estas donaconta al ŝi aŭton. [SvVoO]
Ému tedéta dár-uwan híge áwton.
Pási sa-svápeni Paolu teésa sáwn wásuwan. Post la fin-dormo Paŭlo estas vestonta sin. [TSvRV]
Pási sa-svápeni Paolu teésa wásujnuwan.

Al la sekva ĉapitro
28.08.2017