Rangeco estas tipa komplikaĵo de la Kitaka lingvo. Ĝi rango-depende limigas la analogion. Sed ankaŭ por tio eblas trovi regulojn, kiuj sekvos. Ekzistas maksimume kvin rangoj po sinonimopo.
Rangeco signifas pli malpli limigita kunmeteblo kun aliaj vortoj.
Se por iu rango ne ekzistas radiko, ĉiam prenu la antaŭan. Ekz. iu vorto nur emas kunmetiĝi kun tria-ranga vorto kaj tiu ne estas, do prenu la dua-rangan, se ĝi ekzistas, alikaze la unua-rangan. Do, se du vortoj divers-range sinonimas la unua-ranga estas nur uzebla en la unua rango kaj la dua-ranga por la rangoj du ĝis kvin. Aŭ ĉe tri vortoj la unua-ranga estas same uzebla kiel antaŭe menciita, la dua por la dua rango kaj la tria por la rangoj tri ĝis kvin. Ktp.
nombro de sinonimoj | rangoj |
---|---|
2 | 1, 2-5 |
3 | 1, 2, 3-5 |
4 | 1, 2, 3, 4-5 |
5 | 1, 2, 3, 4, 5 |
La unua-rangaj radikoj funkcias kiel en multaj lingvoj, do preskaŭ senlime. La sola limo estas tio, ke la nova vorto devas havi iun klarigeblan sencon kaj ne aplikatas unu el la sekvaj skemoj.
La jenaj radikoj aplikatas kun vortoj laŭ ĉi tiu rango.
vorto | senco | etimo | kun-vortoj | ekzemploj | sencoj |
---|---|---|---|---|---|
-kuvo(#1) | monato | Fin./Est.: kuu | numeraloj | ic-kúvo, tir-kúvo | januaro, februaro |
gunu(#2) | tago | Vask.: e-gun, Bur.: guun-c | substantivo | mêni-gúno | lundo |
-jur | cent | Nen.: yur | numeraloj | snéwjur, … | ducent, … |
vorto | senco | etimo | kun-vortoj | ekzemploj | sencoj |
---|---|---|---|---|---|
-gajn | dudek | Kim.: -gain | numeraloj | snew-gajn, tir-gajn | kvardek, sesdek |
-ksan | de dek | Fin.: -ksan,-ksän | numeraloj | snéwksan, pálksan | ok, naŭ |
tívi | tago | Arm.: tiv | substantivo | bàjru-tívi | festo-tago |
-tôlo | -alo, nombro | Mong.: tooloĥ | numeralo | pal-tôlo | singularo |
Tio signifas, ke ekz. en unu frazo nur kunekzistas samrangaj pronomoj.
Mu telúba tin. | Mi amas vin. | ambaŭ dua-range |
Ŋa kámin telúba(-sùra). | ambaŭ unua-range | |
Kámi noméwawàcu! (#1) | Vi postaĵo. | unua-range, ankaŭ substantivo |
Al la sekva ĉapitro
19.05.2019