Ĝi esprimeblas per distingo de la pronomoj personaj, per aldonaĵo ĉe la verbo aŭ per aparta leksiko.
La aldonaĵo ĉe la verbo plej ofte estas la ligenda verbo -sura "fari". Aparta leksiko iom kompliketas pro la kunplektiĝo kun la rangeco.
Ekz.
Frazo | Senco | Ebeno |
---|---|---|
Ŋa telúba-sùra kámin. | Mi amas vin. | tre ĝentile |
Ŋa kámin telúba-sùra. | Plej ĝentile |
Ĉe substantivoj aldoneblas la sufikso -cin (el Naŭ.: -tzin), ekzemple Paolucin "kara Paŭlo". Ĝi funkcie similas al la Jap.: „-san“ kaj Juk.: „-tsil“. La kazofinaĵoj kutime sekvas ĉi tiun sufikson (ekz. bápucintap "ĉe kara patro"), sed -n (dialekte -m), -l kaj kutime -t antaŭas ĝin.
Vidu ankaŭ en parencaro kaj paĝo pri esperantaj vortoj kaj kitakaj afiksoj.
Al la sekva ĉapitro
05.07.2023