La akcento de la Kitaka / Tla twáŋu kitákani kélini
1. Ĝeneralaj reguloj / sómari fépiri
a) Ĉefa akcento / pao-twáŋu
- neinterjekcioj / nem-kâla-sónori
La ĉefe akcentata silabo povas havi du diversajn tonemojn. Ĉe ĉiuj vortoj, kiuj ne funkcias kiel interjekcioj la radiko estas akcentata.
RIM: Ĉi tie la lasta silabo ne apartenas al la radiko, ĉar ĝi estas la vortspeca finaĵo, eĉ se ĝi transpreniĝis el la devena lingvo.
- Ĉe unu radiko-silabo nur tiu povas esti akcentata.
- Hin.: bolna, bol!, bolo!, Bng.: bol-a, bôla > na-bóla "paroli"
- Sng.: bámbi > bâmbi "bebo" (Dua tonemo pro bámbo "infano")
- Se el unusilaba devena formo estiĝas vortospecaĵo bezonanta finaĵon, la baza silabo ricevas la akcenton.
- Kant.: zeb1 > zébu "suko";
- Kom.: зöр [zör] > zéru "aveno";
- Alb.: boll > bôla "abunda, plensufiĉa" (Dua tonemo pro na-bóla "paroli")
- Ĉin.: čung > na-ćúŋa "meze trabori"
- Ĉe du aŭ pli da radikaj silaboj la akcento dependas de kelkaj faktoroj:
- Unue, kiel akcentis la devena lingvo?
- Se ne konatas, tiam validas akcento sur la lasta radiko-silabo ĉe baza vorto,
- ekz.: Sr.: hacx cmiih [?akx/ kmî?] > Kit.: na-akmíja "sveni";
- Arm.: ałbewr > albéwri "fonto" (> albéwr-ajko "fontejo");
- Ĉer.: a-tsi-na > acíno "cedro";
- Ajm.: achaku > aćáku "muso";
- Alg.: azadi > azádi "poplo".
- Se tio konatas, gravas la situo por la sekva decido
- Se ne estas la lasta de la tuta vorto, tiam simple transpreniĝu,
- ekz.: Rus.: áкание [akanie] >ákani "akanjo";
- TokP.: lúkim > na-lúkima "vidi".
- Se la devena bazo konsistas el du malsame akcentataj vortoj, tiam serĉu kompromison,
- ekz.: Rus.: окнó [okno] & Fin.: íkkuna/ákkuna > akúno "fenestro";
- Gr.: akefiá, ákefos > akéfi "mishumuro".
- Se estas la lasta silabo, la akcento ŝoviĝas sur la radikon, tiel ke ĝi kuŝas tiam sur ties lasta,
- ekz.: Gr.: alepoú [-u] > alépu "vulpiĉo, vulpuno".
- Due, ĉu estas adjektivo aŭ tabela pronomo?
- Se estas adjektivo, la akcento ofte kuŝas sur la lasta radiko-silabo, ĉar en la PraKitaka kuŝis sur la finaĵo
kaj ŝoviĝis en la Malnova Kitaka sur la radikon.
- Se estas tabela pronomo, la akcento funkcias jene.
- Ĉe la bazaj formoj je -e kaj -o kaj la devenaj formoj je -a, -aw, -lan, -kos, -tom
kaj -de la akcento kuŝu sur la unua silabo. Esceptas nur la malnoviĝintaj kun la radiko enáj-.
- Ĉe la devenaj formoj je -ber la akcento kuŝu sur la kunliga vokalo -ú-; ekz. temúber.
- Kelkfoje okazas analogio,
- Laŭ TokP.: lúkim > na-lúkima "vidi" kaj TokP.: púlim > na-púlima "perforti" → TokP.: autim > na-áwtima "publikigi"; TokP.: pasim > na-pásima "fermi"; .
Almeto de afikso(j) nur kaŭzu kroman akcenton, se eblas laŭ distanca reguleto. Ŝoviĝo de la akcento kaŭze de afikso(j) ne okazu. Tio estas grava diferenco inter la Kitaka kaj Esperanto!
míco |
káto |
míc-imo |
katéto |
na-káwpa |
aĉéti |
káwp-ajko |
aĉetéjo |
ru-káwpo |
aĉetánto |
ajóna |
etérna |
ajóneśo |
eternéco |
ajónulo |
eternúlo |
- interjekcioj / kâla-sónori
Interjekcioj akcentas sur la lasta silabo, se ili havas pli ol unu. Se interjekcio
per afikso transformiĝas al alia vortospeco tuj validas la supraj reguloj. Ekz.: akû "jen" > akûa "jena"
b) Kroma akcento / ísrea twáŋu
La kromaj povas havi nur la unuan tonemon. En unu sama vort(er)o la kroma ĉiam
staras distance al la ĉefa, t.e. inter ili estas unu silabo sen akcento. En
kunmetaĵoj ĉiu parto akcentas per si mem, sed la akcento sur la lasta ero estu iom pli intensa.
Ĝi ĉiam estas markata, se necesas, per la jena supersigno "`".
Kaj ĝi ĉiam funkcias laŭ la unua tonemo.
Ekz.
ìsre-twáŋu |
kromakcento |
pìremáko |
antaŭmanĝo |
adándotlèna |
senspirita |
Al la sekva ĉapitro
08.09.2017