Kitakujo 

Iom pri mi / Ìskitom tems mu

a) mia "evoluo"

Mi naskiĝis en la jaro 1968 en Rostoko (Ger.: Rostock) ĉe la Balta Maro. Tie mi loĝis ĝis mia 3a vivojaro, do 1971. Tiam mia familio translokiĝis al Reĥlino (Ger.: Rechlin) ĉe la lagego Murico (Ger.: Müritz). En tiu urbeto mi enlernejiĝis en 1975. Sed nur ĝis februaro 1976 mi frekventis la tiean lernejon, ĉar tiam denove okazis translokiĝo, nome al Neŭŝtrelico (Neustrelitz), kie mi sukcese trapasis la reston de la lernejaj jaroj.

Dum la ferioj inter la 4a kaj 5a klasoj mi jam legetis en la nova lernolibro pri la rusa lingvo. Kaj tiam ekestiĝis mia intereso pri lingvoj. En mia liber-tempo mi provis eĉ inventi propran, pli-malpli sekretan lingvon, sed mi ankoraŭ ne estis tre sukcesa. Krome el tiuj provoj ne plu ekzistas iuj tekstetoj, ĉar mi iutage estis devigita bruligi ilin en la banĉambra forno.

Mi ne plu povas memori pri la trajtoj de la tiam elpensitaj lingvoj krom unu (multaj kazoj - la ideo venis el la rusa), sed mi scias, ke estis lingva familio, kiu konsistis el kelkaj membroj. Nur du nomojn de lingvoj mi nun memoras, nome: réna (Ger.: renesisch) kaj blankesa (Ger.: blankesisch).

Intertempe (1985-1987) mi lernis mian unuan profesion, kiu nuna-tempe ne plu tre plaĉas al mi, ĉar mi ne havas vetur-licencon. Dum la lernado mi okupiĝis pri la produktado de plantoj kaj ties rikoltado. En 1990 mi rezignis pro la senlaboriĝo pri tiu profesio, kaj ekde 1991 mi lernis mian duan, kiu estis eĉ pli netauga por mi. (Tion mi rimarkis tro malfrue kaj mi ne havis eblecon foriri el la kurso de strat-flegisto.) Tiam mi helpis en firmao ripari stratojn en la regiono kaj apudmeti novajn trafikajn ŝildetojn. Sed, se mi pripensas tion, mi devas konstati, ke tia profesio ne taŭgas por mi, ĉar mi ne povas apliki mian lingvemon.

b) mia lingvemo

Sed malgraŭ la nesubteno mi denove provis kaj ekde 1992 aŭ 1993 mi estas pli sukcesa. Tiam estiĝis antaŭŝtupo de la Kitaka, pri kiu ankoraŭ ekzistas kelkaj slipoj tajpitaj per tajpilo resp. mia unua okcident-eŭropa komputilo "Amiga 600". Sed bedaŭrinde tiu komputileto ne havis durdiskon kaj mi en 1996 devis aĉeti pli fortan komputilon, kiu plifaciligis al mi la okupadon pri mia projekto.

En 1996 mi printis la unuan version de la gramatiko kaj vortaroj, kiuj ankoraŭ ekzistas malgraŭ ke multo ŝanĝiĝis ekde tiam aŭ aldoniĝis. La sekvintan jaron mi printis la duan version, kies amplekso nur malmulte pligrandiĝis.

Dum mia prilaborado perkomputila mi konstatis, ke ne ekzistas bone taŭga softvaro por tio kaj mi ofte devis kaj devas truki por atingi iom pli bonan rezulton. Unu problemo estas la estigo de la vortaro laŭ Kitak-lingva alfabeto latinida. Tio tre malfacilas, ĉar la progamoj ne ŝatas ekzotajn ordigojn de vortoj kaj mi devas trukadi.

Krome ekzistas iuj restetoj pri almenaŭ du aliaj projektoj nome jovida kaj alia lingvo, kiu ankoraŭ ne havas nomon. Sed tiuj projektoj nerilatantaj al la Kitaka lingvo ŝajnis iutage al mi tro slavecaj kaj mi ekinventis la Kitakan resp. ties antaŭŝtupon la malnovan Kitakan. En kelkaj trajtoj ĝi estis eĉ pli komplika ol la nuna, ekz. ĉe la tabelvortoj ĝi distingis tri genrojn (per -i - ina, -u - vira kaj -o - neŭtra). Tiun distingon mi ŝanĝis al la nuna sistemo. En kelkaj trajtoj ĝi pli facilis ol la nuna, ekz. ĝi havis malpli da kazoj kaj pronomoj. Sed ĝia vortaro ne estis tiom granda kiel nun kaj ankoraŭ ne estis iu vortfara sistemo.

c) miaj lingvoj

Ekde pli ol 20 jaroj mi cerbumas pri lingvoj, ĉefe la Kitaka lingvo.

Antaŭ kelkaj jaroj mi eĉ tradukis mian nomon Kitaken per Bilnjobíru Àdvodóstu. Alternativa Kitakigo estas Bilnjobíru Ìkodóstu.

Al la sekva ĉapitro
© René Philipp - Bilnjobíru Àdvodóstu, 24.09.2017