Kitakujo 

Deveno de preteritaj afiksoj resp. partikulo en la Kitaka lingvo

De tiu ĉi gramatikaĵo ekzistas kvar variaĵoj, nome -l unufoje fine, unufoje intere, la- kaj le. La variaĵo la- estas la norma formo.

Variaĵo -l fine

Ĝi restis en malgranda dialektozono kiel resto de la tria konjugacio. Ekz.: Mu temákal ískon. "Mi manĝis ion."

Ĝi estiĝis el Slava: -l.

Variaĵo -l- intere

Ekz.: telístua "sidis"

Ĝia etimo samas al variaĵo -l-.

Ĉi tiu variaĵo estis la normo en Malnova Kitaka, precipe en la unua konjugacio.

Variaĵo la-

Ekz.: Mu lagéja házuku. "Mi iris al domo."

Ĝi estiĝis kompromise el Slava: -la kaj Mongola: -лаа [laa] (Krome tie estas: -лоо [loo], -лээ [lee], -лөө [löö].).

Pri la pozicio antaŭ la verbo ĉi tie validas analogio laŭ la prefikso sje-, kiu ĉi-trajte estis influita de vjetnama sẽ.

Variaĵo le

Ĝi restis en malgranda dialektozono kiel resto de la dua konjugacio. Ekz.: Ému le vao lésuku. "Li eniĝis arbaron."

Ĝi estiĝis el la ĉina le, sed ne transprenis ties pozicion post la verbo, ĉar validas ĉi tie analogio laŭ la partikulo séu, influita pozicie de Vjetnama sẽ.

La distribuo ankaŭ estas klarigata en la ĉapitro pri la evoluo de la konjugacio.

08.09.2017