Kitakujo 

Prononco de la Kitaka

Vokaloj

En la unua tonemo (tre ofta) la vokaloj ĉiam mallongas. En la dua tonemo (malofta) la vokaloj estas tre longaj.

La kvin vokaloj a, e, i, o kaj u estu same klare prononcataj kiel en Esperanto, Pola, Kvenja kaj kelkaj aliaj lingvoj.

En la unua tonemo la longeco similas al tiu en Esperanto, do mezlonga.

En la dua tonemo la longeco similas al la Sindarina lingvo, do tre longa.

Diftongoj

La Kitaka havas la jenajn diftongojn: aj, ej, oj, uj; aw, ew, iw, ow; ea, ia, oa, ua; ie; ao, eo, io, uo. La unua kvaropo plej facile prononceblas, ĉar ili estas identaj kun la Esperantaj. La kvaropo je -w estu prononcata kvazaŭ ĝi finus je ŭ.

En la Kitaka lingvo estas tri grupoj, nome falantaj, glitaj kaj malfalantaj diftongoj.

Kitaka Esperanto Aliaj Komento Ekzemploj Sencoj
aj aj Ger.: ei, ai, It./Lit./Ltv./Fin./Malaj./TokP./Pat./Ar./Ĉi./Kvn./Snr./Tam.: ai,
Ceb./Tlg.: ay, Rus.: ай
bajtu ŝanĝo,
interŝanĝo
ej ej Fin./Ndl./Afr./Nor./Isl./Mn.A.Ger./Mez.A.Ger./Lit./Ltv.: ei, Pat./Tag.: ey,
Rus.: ей, эй, Mong.: эй
lejpi pano
oj oj It./Ltv./Fin./TokP./Kvn./Malaj.: oi, Ger.: eu, oi, Tag.: oy, Rus.: ой voju butero
uj uj Ger./Lit./Ltv./Kant./Kvn./Snr.: ui, Tag.: uy, Rus.: уй tujpo bato
aw Ger./Lit./Ltv./Fin./Est./TokP./Ar./Tam./Kvn./Snr.: au,
Kim./Sor./Tag.: aw, Angl.: ou, ow, Malag./Ĉi./Kant.: ao
dawto urso
ew Fin./Est./Kvn./Pl.: eu, Tag.: ew, Mn.Gr.: ευ na-ćewta admiri
iw - Gt./Mn.A.Ger./Fin./Kant.: iu, Tag.: Iw; (Kvn.: iu) na-giwta verŝi
ow Fin./Ĉi./Kant.: ou nowsu inteligenteco
ea - Mn.Angl./Sam./Km.: ea seana maljuna
ia - Km.: ia, Mong.: иа niatu intenco
oa - Fr.: oi, oy, Sam./Km.: oa koano mano
ua - Km.: ua, Mong.: уа kuapu oscedo
ie - It./Mez.A.Ger./Mn.Ĉeĥ./Fin./Sam./Lit./Ltv.: ie tiema bongusta
ao - maoni opinio
eo - Malag.: eo peoso hundo
io - Malag.: io rioću planedo
uo - Mn.A.Ger./Mn.Ĉeĥ./It./Lit./Fin./Sam.: uo na-puośa ornami; purigi

Konsonantoj

La konsonantoj b, d, g estu voĉe prononcataj kiel en Esperanto, Baltaj, Itala kaj Slavaj lingvoj.

La konsonantoj p, t, k estu senvoĉaj kaj senaspiraciaj kiel en Esperanto, Baltaj, Itala kaj Slavaj lingvoj.

Kelkaj popoloj (Germanoj, Angloj, ...) inklinas al malfortigo de r antaŭ sekva konsonanto parte kune kun plilongigo de la vokalo. Ekz. árcu "junipero" ne fariĝu ācu!. Tia prononc-maniero ne okazu Kitake, eĉ se la inklino estas sufiĉe forta. Krome r ne malaperu je la fino de vortoj, kiel kelkaj popoloj emus prononci ĝin. Ekz. ántar "inter" ne fariĝu ántaántā! Do r estu prononcata kiel en la Slavaj, Baltaj, Hispana, Itala kaj Esperanto.

S ĉiam restu senvoĉa kaj neniam fariĝu voĉa kiel z. (Inklino de germanoj kaj aliaj). Ĝi ankaŭ ne fariĝu ŝ antaŭ sekva konsonanto aŭ je la vortofino.

La ŝuŝaj konsonantoj s, z, ś, ź estas distingataj tiel intense kiel en Esperanto kaj la Baltaj resp. Slavaj lingvoj.

La sekvoj tj, dj, nj, lj, rj, sj (tre maloftaj) estas prononcataj kvazaŭ ili estus unuliteraj. Ili neniam aperas je la fino de vorto kaj je la komenco ilin nur povas antaŭiri s (ne antaŭ sj [s jam ĉeestas] kaj dj [s simple ne prononceblus tie]). Tj kaj dj ĉiam devas esti bone distingataj disde ć kaj . Sj ne miksiĝu kun ś aŭ tro alproksimiĝu al tio. Nj ĉiam devas esti bone distingata disde ŋ.

Literoj Ekzemploj Sencoj Komentoj
tj tjédah,
na-tjéka,
tjúvi
nun,
esti (helpverbe),
hajlo
 
dj dja,
na-djáma,
djódu
jen,
aŭdaci,
pelto
 
nj nja,
njáka,
na-njákara
al,
pigra,
suferi
Pola/Soraba ń, Slovaka ň, Latva ņ
lj na-ljúla,
ljútu
mensogi,
ŝtrumpo
Kroata: lj, Portugala: lh, Latva ļ
rj rjúmo,
-erjo
kurento,
-isto
Soraba: rj, Malsupra Soraba: ŕ
sj na-plínsja,
na-láwsja,
sjétnu
danci,
malligi; malnodi; malplekti; (fig.) senigi,
vidvo
 

F kaj v estas labio-dentalaj konsonantoj, parolendaj inter supra dentaro kaj malsupra lipo, kiel en multaj eŭropaj, sed ankaŭ en aziaj lingvoj. Ili egalas krome al la Esperantaj sonoj. V ne estu miksita kun w, ĉar tiu lasta egalas al Esperanta ŭ.

La nazalo ŋ estas prononcata kiel la sekvo ng en kelkaj lingvoj, nome la Germana, Angla, Svahila. Ĝi povas aperi ankaŭ je la komenco de iu vorto resp. radiko, ekz. ŋa "mi", na-ŋága "rodi", ŋákru "neĝo".

La Kitaka distingas inter la sekvoj kv, gv kaj kw resp. gw. Tia distingo iom malfacile fareblas, sed per ekzercado tio certe funkcios.

gv, kv senco gw, kw senco
na-gvára babili
gváwtu modo (gram.)
na-gvéna envii
gvésa ruza
-kva kaj
kwajs naŭ
na-kváma decidi
kváni virino kwáni ĉapo
na-kwánza komenci
kvápo rano
kvármi diagonala trabo
kváro figuro (korpo)
kváwo maniero (LV: kielo)
kve kiu -kwe iama, eksa
na-kwéjla kaŝiĝi
kvélto kadavro
kwénso baleno
kwési naŭopo
kwétu hejmo

Sed v kaj w ankaŭ distingendas post aliaj konsonantoj, kiel ekz. s; na-kásva "kreski", -áswu "-arbo".

Al la sekva ĉapitro
© René Philipp - Bilnjobíru Àdvodóstu, 08.09.2017