Kitakujo 

Alvoko pri helpo kaj kunlaboro / gukâleni tems nátmu va samgérso

Kara leganto!

Se ĉi tiu iom stranga projekto plaĉas al vi, eĉ se vi ĝuste opinias, ke ĝi ne taŭgus kiel Internacia Lingvo(#1), vi povus helpeti aŭ kunlabori. Tion plifaciligu informoj pri uzata softvaro:

softvaro dosier-formato por
Word 2000 .doc antaŭversio de ĉi tiu teksto
Organice 2.0.15 (16-bita) .dbf (dBase IV) organizi la vortaron
Interreta esplorilo 5.5 resp. 6.0.2800.1106 .(p)htm(l) serĉi pliajn informojn prilingvajn en la interreto
Testi mian paĝaron
Mozilla 1.2-1.7
Firefox 1.0.x (preferata)
Opera 7.5-8.00
skriboj "Arial" + "Lucida Sans Unicode" .ttf aranĝi la diakritajn signojn
Vindozo 98 - uzi ĉiujn supre menciitajn programojn, ĉar
kelkaj ne ŝatas pli novan sistemon
Vindozo XP - uzi ĉiujn programojn markitajn hel-verde
Phase 5 .html produkti la koncernan version

Mi testis la html-dosierojn ankaŭ sub Linukso kaj OS/2 per Moziloj, Fajrovulpoj, Operao kaj kelkfoje sub Linukso per Konkerilo.

Krome mi uzis multajn librojn, kiujn mi ne aparte mencios.

Se vi konas iun retejon, kiu enhavas informojn pri aliaj ekzotaj lingvoj kaj ofertas .pdf-dosierojn enhavantajn vortar(et)ojn aŭ gramatikojn, bonvolu reti al mi jene: tlustulimu@web.de. Vi ankaŭ povas sendi al mi aldone .pdf-dosieron pri tio, se ĝi ne pli grandas ol 4 MB. (Limo por aldonaĵo ĉe web.de! Vi povas superruzi ĝin per dismeto en apartajn pakitajn .zip-dosierojn, kiuj malsupru la limon. Krome bonvolu antaŭanonci vian intencon, por ke mi povu malplenigi mian poŝtfakon!)

Mi ankaŭ ŝatus sciiĝi pri ideoj, kiuj ebligos plikompleksigi sed ne plikomplikigi la gramatikon kaj vort-faran sistemon. Ĉu vi eble konas iun alian projekton similanta al la ĉi tiea? Aŭ ĉu eblus uzi kelkajn ideojn el tiaj projektoj (kiel ekz. kazoj, tabelvortoj, afiksoj aŭ io ankoraŭ ne menciita ĉi tie)?

Kelkajn trajtojn mi intence ne enmetis:

Lingvo SINGULAR   PLURAL  
Maa ɛnk- áí' thunder, sky, god ɩnk-áì-tìn thunders, skies, gods
ol-kér' castrated ram ɩl-kɛrr-á castrated rams
ɛnk-ají' house ɩnk-ájí-jík houses
en-jóré war, raid in-jor-în wars, raids

Tiajn trajtojn ni ne enmetu en la Kitakan, sed eble en la Kropuan!

Sed ne pensu, ke mi estus netolerema al aliulaj ideoj. Tio ne ĝustas! Eble kelkaj el la supre menciitaj trajtoj taŭgus por la Kropua lingvo, kiu ne rilatas al la Kitaka kaj ties parencoj.

Ĉu vi havas iujn ideojn pri la jenaj trajtoj:


El tio rezultu aldonoj por la gramatiko kaj vortaro. Se vi sendas ion tian, bonvolu aldoni ekzemplojn kun ekzistantaj aŭ novaj de vi proponitaj radikoj kaj informojn pri la etimo(j)!

Mi ege ĝojus, se vi helpus al mi per viaj proponoj kaj sugestoj. Kaj ankaŭ informu min, se vi trovus iujn strangaĵojn, (ekz.: Iu vorto en gramatiko kaj vortaro havas malsamajn formojn aŭ sencojn.) kiuj eble rezultis el la daŭra prilaborado de la tuto aŭ neekzakta apliko de iuj ŝanĝoj.

Kaj jene plia propono al vi. Ni fondu, se eblas, retan gazeton pri ĉi tiu lingvo por disvastigi ĝin kaj aldonajn ideojn kaj literaturi per ĝi.

 

Tlustulimu

© René Philipp - Bilnjobíru Àdvodóstu, 1.5.2011

Nach oben
valides XHTML valides CSS phase5-logo tidy