Kitakujo 

Apozicioj / bejdéturi

Ĉio troveblas en subĉapitroj, nome la jenaj:

Samtempa uzo de prepozcio kaj postpozcio

En la Kitaka lingvo eĉ eblas samtempe uzi kaj prepozcion kaj postpozicion ĉe la sama substantivo. Kutime tio okazas, se temas pri lokaj trajtoj.

La koncerna substantivo tiam devas aperi en la postpozitiva kazo.

Paolu lapríga úpket túlil zémvoku. Paŭlo saltis de sur seĝo sub seĝon. En Esperanto la substantivo ripetiĝas, sed ne en la Kitaka lingvo!
Líntu telénta énket péskol úpvoku. Birdo flugas el(#1) nesto sur neston.

Al la sekva ĉapitro
11.07.2017