Kitakujo 

Kitakaj kazoj en pts-dialektoj / kitákari pádziri énsaj pts-ráźduri

En "pts"-dialektoj la aldirektaj kazoj finiĝas je -t, el Angl.: „to“ [tu], dum ke la situaj kaj demovaj kazoj havas la saman finon kiel la norma Kitaka. Tio aperas nur en kelkaj iomete pli konservemaj dialektoj. Ĝi ankaŭ aperas en la pronomeca adverbo kojt "tien".

Estas kvar subspecoj, kun malsama "radiko" por la internaj lokaj kazoj, tri variantoj por la surfacaj lokaj kazoj kaj nur unu por la najbaraj lokaj kazoj.

Varianto Situo Almovo Demovo Ekzemplo
Internaj lokaj kazoj
-bel-(#1) -belp(#1) -belt(#1) -bels(#1) házubelp
-bej- -bejp -bejt -bejs házubejp
-ber- -berp -bert -bers házuberp
-bu-, -bo-, -be- -bup -bot -bes házubup
Surfacaj lokaj kazoj
-pe- -pep -pet -pes házupep
-pẽ-(#2) -pẽp -pẽt -pẽs házupẽp
-pä- -päp -pät -päs házupäp
Najbaraj lokaj kazoj
-ta- -tap -tat -tas házutap

Al la sekva ĉapitro
14.01.2022